La plej frua brajla sistemo por IFA aperis en 1934 en Londono fare de Merrick kaj Potthoff. Ĝi konformis al la tiama tipografia IFA. Dum la evoluo de IFA ĝi malmoderniĝis, aperis apartaj neinterkonvenaj sistemoj. En 2008 Robert Englebretson publikigis la perlaboritan version de la sistemo farita de Merrick kaj Potthoff.[1][2] La sistemo estas konforma al IFA de 2005. En 2011 la novan sistemon aprobis Brajla administracio de Nord-Ameriko (angleBraille Authority of North America, BANA).[3]
Brajlo de IFA ne samas kun brajla skribo de iu lingvo, do oni devas apartigi skribitan per IPA tekston disde ordinara teksto per kvadrataj krampoj aŭ per oblikvoj.
Aliaj literoj de IFA oni skribas per brajlaj digrafoj kaj trigrafoj. En digrafo la komenca signo kun kelkaj simplaj literoj kvazaŭ aldonas al ili la voston de la tipografiaj literoj de retrofleksoj, krome, la komenca kun simpla litero povas signifi vokalon, kiuj tipografie estas skribita kiel tiu litero renversita (laŭ tiu ĉi modelo estas faritaj digrafoj ankaŭ por la vokaloj ⟨ɤ⟩ el ⟨o⟩ kaj ⟨ɯ⟩ el ⟨u⟩, sed ne el ⟨m⟩).
Simile, en digrafo la signo servas por fari malgrandan majusklan varianton de sekva post ĝi simpla litero (kaj faras la signojn ⟨ɟ⟩ el ⟨j⟩ kaj ⟨ʢ⟩ el ⟨ʔ⟩).
La signo estas uzata por frikativojn, skribataj per grekaj literoj, (⟨ɸ⟩ estas farita el ⟨f⟩, ⟨β⟩ el ⟨b⟩, ⟨ɣ⟩ el ⟨g⟩, ⟨θ⟩ kaj ⟨χ⟩ el respektive la signoj kaj , kiuj memstare ne uzatas).
Ligaturoj, ĉu veraj aŭ ĉu skribitaj per la signo ͜ oni faras per la signo , do la signoj ⟨t͜ʃ⟩ and ⟨ʧ⟩ ambaŭ estas . Tio koncernas ankaŭ la historiajn ligaturojn ⟨ɮ⟩ () kaj ⟨ɚ⟩ (). Ejektivoj aspektas kiel ligaturoj de litero kun la apostrofo, do ⟨tʼ⟩ estas .
Diakritajn signojn oni skribas per du ĉeloj. La unua indikas lokon: supre, meze aŭ malsupre. Ekzemple, tildon ⟨~⟩ oni skribas kiel , do estas la naza ⟨ã⟩, estas la knara ⟨a̰⟩, kaj estas la faringita ⟨s̴⟩. La signon oni uzas por fari ligaturon, do litero kun meza diakrita signo estas kvazaŭ ligaturo. Meza diakrita signo povas esti nur tildo kaj apostrofo. Per la antaŭa signo oni distingas tildon de la litero ⟨ð⟩, kaj same okazas al kelkaj aliaj diakritaj signoj.
Loko de kelkaj diakritaj signoj ne gravas, ekzemple la ringeton same signifas senvoĉecon ĉu supre, ĉu malsupre ⟨l̥ ŋ̊⟩, sed oni ja povas indiki la lokon. Se estas kelkaj diakritaj signoj oni skribas ilin laŭ ordo de la plej malsupra al la plej supra.
Supersignaj literoj oni skribas per la signo kaj necesa litero, do:
— ⟨◌ʰ⟩, — ⟨◌ʲ⟩, — ⟨◌ˡ⟩, — ⟨◌ⁿ⟩, — ⟨◌ʷ⟩, — ⟨◌ˠ⟩, — ⠖⠆ ⟨◌ˤ⟩ k.a., kvankam ne por ĉiuj literoj tio eblas.[noto 1] Aliaj diakritaj signoj estas jenaj:
Por indiki tekston de IFA oni uzas kvadratajn krampojn aŭ oblikvojn, markitajn per la signo :
⠘ ⠌
⠘ ⠷
⠘ ⠾
/
[
]
La signo (inter la krampoj de IFA) signifas, ke la sekvan ĉelon oni legu ne laŭ la brajlo de IFA, sed laŭ brajlo de la tuta teksto, ekzemple, laŭ la esperanta brajlo. La sama signo dufoje markas komenco de la peco ne laŭ la brajlo de IFA skribita, la finon de tiu peco oni markas per la signoj . Ekzemple, tiel oni povas skribi rondajn krampojn por indiki nedevigitan fonemon en prononco de vorto (rondaj krampoj mankas en la brajlo de IFA).
↑Tial ne eblas skribi en la brajlo de IFA la supersignoj ⟨ ᶞ ⟩ kaj ⟨ ᵑ ⟩, ĉar la signokombinaĵoj kaj jam signifas respektive la diakritajn signojn ⟨ ◌̃ ⟩ kaj ⟨ ◌̊ ⟩. Eblas elturniĝoj kaj pliaj interkonsentoj, sed la problemo restas. La signojn por la sekvaj literoj ⟨ɑ æ c d ð e ə i ɪ ŋ ʊ x ː⟩ oni uzas kiel diakritajn signojn, do el ili ne eblas fari supersignojn.
Teĥnika noto: Pro teĥnikaj limigoj iuj TTT-legiloj ne povas montri specialajn signojn, uzatajn en ĉi tiu artikolo. Tiaj signoj povas esti montritaj kiel kvadratetoj, demandosignoj aŭ aliaj sensencaj signoj depende de viaj TTT-legilo, operaciumo kaj instalitaj fontoj. Eĉ se via TTT-legilo kapablas interpreti UTF-8-n kaj vi instalis tiparon, kiu subtenas grandan diapazonon de Unikodo, vi eble bezonos uzi alian TTT-legilon, ĉar tiurilataj ebloj de TTT-legiloj ofte diferencas.