Christopher Smart
Christopher Smart | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1722 en Shipbourne, Reĝlando de Granda Britio | |
Morto | 21-an de majo 1771 (49-jaraĝa) en Londono, Reĝlando de Granda Britio | |
Religio | Anglikanismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | |
Alma mater | Kolegio Pembroke Durham School (en) Maidstone Grammar School (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Mary Midnight vd | |
Okupo | verkisto himnoverkisto verkisto de porinfana literaturo komponisto teatra aktoro redaktisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Christopher SMART (n. la 11-an de aprilo 1722 – m. la 21-an de majo 1771), konata ankaŭ kiel "Kit Smart", "Kitty Smart", "Jack Smart", aŭ laŭ siaj plumnomoj "Mrs. Mary Midnight" ("S-ino Maria Akuŝistino") kaj Ebenezer Pentweazle ("Eben-ecer Mustelkaptita") estis angla poeto, kiu gajnis reputacion kiel frenezulo kiam lia bopatro, la eldonisto John Newbery, enkarcerigis lin en mensmalsanulejo (St. Luke's) dum pluraj jaroj. Li estis amiko i.a. de Samuel Johnson kaj Henry Fielding.[1]
Dum la vivo Smart estis konata ĉefe kiel satira kaj polemika poeto, sed nuntempe lia reputacio baziĝas ĉefe sur du religiecaj poemoj, A Song to David ("Kanto al Davido") kaj Jubilate Agno, ambaŭ almenaŭ parte verkitaj dum lia enhospitaleco. Jubilate Agno restis neeldonita ĝis 1939, kaj ĝia eldoniĝo forte revivigis lian famecon, interalie pro muzikigita versio de Benjamin Britten. Li verkis ankaŭ porinfanajn verkojn kaj himnojn, kaj tradukis interalie la psalmaron. Krom la beletraj kaj religiaj motivoj, liaj poemoj temas ankaŭ pri liaj teorioj pri la naturo kaj lia apogo al angla naciismo.
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mounsey 2001 p. 281