José Ángel Valente
José Ángel Valente | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1929 en Oŭrenso |
Morto | 18-an de julio 2000 (71-jaraĝa) en Ĝenevo |
Lingvoj | hispana • galega |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido |
Okupo | |
Okupo | verkisto tradukisto poeto |
José Ángel VALENTE Docasar1 (Ourenso, 25a de aprilo 1929 - Ĝenevo, 18a de julio 2000) estis hispana poeto, eseisto kaj tradukisto.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li studis juron en la Universitato de Santiago de Compostela kaj gradiĝis en Latinida Filologio ĉe la Komplutensa Universitato de Madrido. Ĝi estis helpoprofesoro en la Universitato de Oksfordo. Li loĝis en Oŭrenso, Madrido, Oksfordo, Ĝenevo, Parizo kaj Almerio. Lia rakonto "El uniforme del general", inklude en la kolekto Número trece, okazigis al li problemojn en la frankisma diktaturo kaj li suferis militproceson en 1972 akuzita je ofendaj aludoj al la armeo.
En 1968 li estis inkludita en la fama Antología de la nueva poesía española. Lia poezio inkludas mistikismajn nuancojn.
Inter liaj eseoj elstaras liaj libroj Las palabras de la tribu, eseoj pri literaturo, La piedra y el centro kaj Variaciones sobre el pájaro y la red, serio de meditadoj pri Miguel de Molinos, Teresa de Jesús kaj la pentristoj Matthias Grünewald kaj Hieronymus Bosch.
Liaj poeziaj tradukoj (inter aliaj, de Konstantinos Kavafis, Paul Celan, John Donne, Manley Hopkins, Jabès, John Keats, Eugenio Montale, Benjamin Péret, Dylan Thomas) estis kompilitaj en Cuaderno de versiones (2002), en eldono de Claudio Rodríguez Fer. Li tradukis ankaŭ La fremdulo de Albert Camus.
Li verkis ankaŭ librojn pri arto kunlabore kun pentristoj kiel Antonio Saura (Emblemas, 1978), Antoni Tàpies (El péndulo inmóvil, 1982), Paul Rebeyrolle (Desaparición Figuras, 1982) kaj Jürgen Partenheimer (Raíz de lo cantable, 1991), krom kun la fotistino Jeanne Chevalier (Calas, 1980).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A modo de esperanza, Madrid, Adonais, 1955 (Premio Adonais 1954).
- Poemas a Lázaro, Madrid, Índice, 1960 (Premio de la Crítica 1961).
- Sobre el lugar del canto, Barcelona, Colliure, 1963.
- La memoria y los signos, Madrid, Revista de Occidente, 1966. Huerga y Fierro, 2004.
- Siete representaciones, Barcelona, El Bardo, 1967.
- Breve son, Barcelona, El Bardo, 1968.
- El inocente, México, Joaquín Mortiz, 1970.
- Presentación y memorial para un monumento, Madrid, Poesía para Todos, 1970.
- Las palabras de la tribu, Ed. Siglo XXI, 1971
- Punto cero, Barcelona, Barral, 1972 (kompleta poezio).
- Interior con figuras, Barcelona, Ocnos-Barral, 1976.
- Material memoria, Barcelona, La Gaya Ciencia, 1979.
- Estancias, Madrid, Entregas de la Ventura, 1980.
- Tres lecciones de tinieblas, Barcelona, La Gaya Ciencia, 1980 (Premio de la Crítica).
- Sete cántigas de alén, La Coruña, Ediciós do Castro, 1981 (Cántigas de alén, 1989).
- El fin de la edad de plata 1973
- Mandorla, Madrid, Cátedra, 1982.
- Nueve enunciaciones, Málaga, Begar, 1982.
- El fulgor, Madrid, Cátedra, 1984.
- Al dios del lugar, Barcelona, Tusquets, 1989.
- Treinta y siete fragmentos, Barcelona, Ambit Serveis, 1989.
- No amanece el cantor, Barcelona, Tusquets, 1992.
- Fragmentos de un libro futuro, Barcelona, Círculo de Lectores, 2000 (Premio Nacional de Literatura).
- Hibakusha, Nieves Agraz y Javier Carmona. Ediciones Jábega 1997.
- Palais de Justice, Andrés Sánchez Robayna. Galaxia Gutenberg, 2014.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisco R. Pastoriza. «José Ángel Valente: el poeta en el banquillo», Periodistas, 30.09.2014; alirita en 18.09.2017
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Claudio Rodríguez Fer, «José Ángel Valente: "No creo que yo exista completamente"» (intervjuo), ABC Cultural, 22-7-2000.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Ángel Valente en la hispana Vikipedio.